Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Feb 2010
  • Mar 2010
  • Apr 2010
  • Maj 2010

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj

  • Septembro 2008

    Je la komenco de la monato, vi trovos Marson, Venuson, kaj Merkuron en proksimeco okcidente ĉe sunsubiro. Eble vi povas rekoni Spikon maldekstre. La kreskanta lunarko preterpasas je la 1a kaj 2a. Jupitero restas malalte en la ĉielo por nordaj observantoj. Ĝi ĵus super la teokruĉo de Sagitario. Saturno aperas en la matena ĉielo poste en la monato post la falĉileto de Leono.

    Marso kaj Venuso kuniĝas tre proksime je la 11a kun Merkuro sub kaj maldekstre. Merkuro estas ĉe sia plej granda elongacio, preskaŭ 27 gradojn oriente el la suno tiudate. Dum la cetero de la monato, Merkuro kaj Marso falas en la sunlumon dum Venuso restas super ĝi. Merkuro malaperos en la sunlumo antaŭ la fino de la monato. Marso kaj Venuso eble perdiĝos malantaŭ konstruaĵoj, arboj, aŭ kio ajn estas sur via horizonto.

    Urano estas ĉe opozicio je la 13a. Vi havos problemon trovi ĝin pro la preskaŭ plena luno apude. La luno pasas 4 gradojn norde el Urano je la 15a ĉe la 7a horo. Rigardu bone kaj memoru la lokon. Rigardu denove post unu-du semajnoj por peni trovi Uranon. Teleskopo helpos vin, tamen oni eblas vidi Uranon nudokule en sufiĉa mallumeco.

    Kelkaj uloj en la Suda Pacifiko kaj Suda-Ameriko vidos la lunon kaŝi Antareson je la 7a.

    La plena luno, ĉimonate je la 15a, iome malaltas denove por tiuj en la norda hemisfero.

    La aŭtuna ekvinokso okazas je la 22a.

    La luno pasas sude el Saturno je la 27a.