|
Astronomiaj eventoj por Oktobro 2008
Oktobro komenciĝas kun Marso kaj Venuso tre malalte en la okcidento ĉe sunsubiro.
Jupitero restas en Sagitario en la sudo. Saturno estas matenaĵo, brilanta en la
krepusko ĉe la stomako de Leono. Merkuro iras al konjunkcio kun la suno je la 6a,
do ne eĉ prenu serĉi gin nun.
Marso, tre malalta post sunsubiro, estos malfacila trovaĵo por la tuta monato. Venuso
estas tiom facila trovi kiom iam ajn ĉar ĝi brilegas. Jupitero daŭras en movado
okcidenten, subirante iom frue ĉiunokte. Kaj Saturno restas sub Leono, ankaŭ
irante okcidenten, kaj leviĝante pli frue ĉiumatene. Merkuro venas el konjunkcio
tiom rapide, verŝajne ĝi kaptos Saturnon. Tamen spertulaj observantoj de la planedoj
scias ke tio ne okazos.
Merkuro
La mesaĝisto haltas kontraŭ la matena ĉiela fono je la 15a, tiam komenci
retroiran movadon. Retroira movado signifas je kiam vi komparas ĝian pozicion sole
al la ĉieloj antaŭ ĝi, la planedo iras orienten. Vi pensus ke ĝi leviĝus pli
kaj pli proksime al sunleviĝo tiam. Tamen, la movado de Tero kaj la aliaj planedoj
pli kompleksigas la situacion. Merkuro efektive atingas plej grandan elongacion je
la 22a kiam ĝi estas 18 gradojn okcidente el la suno. Tiu ne estas unu el la pli
bonaj elongacioj dum kiuj vidi Merkuron. Perihelio (la orbita punkto plej proksima
al la suno) okazas je la 17a. La luno estas suda el Merkuro je la 27a.
Venuso
La ĉimonata konjunkcio de Venuso kaj la luno okazas je la 2a. Depende je via horzono,
dua konjunkcio okazos je la 31a lokhore. La horo Universale estos 1an Novembron ĉe la
8a horo. Venuso estos norda el Antareso je la 27a.
Marso
La luno pasas Marson je la 1a kaj 30a.
Jupitero
Jupitero estas ĉe orienta kvadraturo je la 6a. Tio signifas ke kiam la suno subiras
la granda planedo transiras la meridianon. La luno pasas sude el Jupitero je la 7a.
Saturno
La luno iras norde el la ringita planedo je la 25a. Se vi havas teleskopon kaj povas
observi la ringojn de Saturno, nepre faru. Ĝis la venonta Septembro, la ringoj ŝajnos
malaperi ĉar la ŝajna klino de Saturno al Tero malgrandiĝos. Je la 4a de Septembro 2009,
ni havos flankan vidon de la ringoj. Tia ringplana transiro okazas inter 14 jaroj.
Aliaj eventoj
La luno kaŝas Antareson je la 4a. Multo de Aŭstralio kaj kelka da Indonesio povos
vidi ĝin. La luno kaŝas Antareson denove je la 31a. Nur malmultaj insululoj kaj
surŝipaj rigardantoj en la Suda Atlantika Oceano vidos ĝin tiam. La plenluno ĉimonate
estas je la 14a, nur du tagoj post la luno atingas supreniran modon. En aliaj vortoj, la
luno ĵus transiris la ekvatoron irante norden kaj la plenluno estas ĉe mez-alteco en la
altaj latitudoj. La maksimumo por la Orionida meteorpluvo devus esti ĉirkaŭ la 22a. La
Taŭrida meteorpluvo povus fari bonan montron ĉirkaŭ sia maksimumo de la 31a, laŭ unu
astronomo. Aliaj fontoj diras ke la maksimumo estos je la 5a de Novembro por la sudaj
Taŭridoj kaj la 12a de Novembro por la nordaj Taŭridoj.
|