Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Aŭg 2010
  • Sep 2010
  • Okt 2010
  • Nov 2010

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj

  • Astronomiaj eventoj de Novembro 2008

    Je la komenco de Novembro, Venuso estas en senfama regiono de Ofiuko ĵus post sunsubiro. La planedo estas ĉe aphelio tiam ĉi. Maldika lunarko proksimas oriente kaj Jupitero oriente plu. Tiuj ĉi videblaj planedoj subiras tre frue vespere. Post kelkaj horoj, dum malfrua vespero Saturno leviĝas. Vi povus uzi la vesperon lernante la Novembraj konstelacioj.

    Ĉimonate, vi povas rigardi Jupiteron kaj Venuson iĝi pli kaj pli proksimaj por konjunkcio en Sagitario ĉirkaŭ la 30a. La distanco inter ili estos nur du gradoj tiam. En tiom spaco sidus kvar plenlunoj. Se vi ne povas vidi Venuson je la komenco de Novembro, rigardu ĉiun vesperon. Post malmultaj vesperoj, ĝi aperos super la arboj aŭ kio ajn estas sur via horizonto. Klaku la bildeton jenan por vidi.

    Konjunkcio de Saturno, Jupitero, kaj la luno

    Merkuro estas matenaĵo en Virgo dum la unuaj kelkaj tagoj de la monato. Vi eble vidos ĝin proksime al Spiko en la matena krepusko. Merkuro reiras sunlumen por konjunkcio je la 25a. La mesaĝisto atingas afelion je la 30a.

    Marso ne videblas ĉimonate. Ĝi estas apud la suno.

    La Leonida meteorpluvo havos maksimumon ĉirkaŭ la 17a, laŭ la prognozoj. Tamen, 2008 ne estas jaro de maksimumo. Se vi vidus Leonidon, pensu pri tiuj tempoj en historio kiam dekoj vidiĝis dum horo.

    La luno kaŝas Antareson je la 28a. Tiu ĉi estas tagluma evento, do vi ne vidos ĝin. Eble ia specialigita observadilo, ekzemple radio-astronomio, pretas por ĝi.

    La facilaj videblaj planedoj estas en rekta movado ĉimonate. Tio signifas ke ili ŝajnas iri el la oriento al la okcidento. Urano iras la malan direkton, tio estas en retroira movado.

    La plenluno okazas je la 13a. Por tiuj en la norda hemisfero, ĝi brilos ĉar la luno altos kaj proksimos. Luna perigeo okazas je la 14a kaj la luno estas sia plejnorda je la 15a.

    La luno kaj Venuso estas en konjunkcio kiam Novembro komenciĝas. La luno pasas Jupiteron je la 3a kaj Saturnon je la 21a.

    Ne longe post sunsubiro ĉimonate, la Granda Kvadrato de Pegazo altas en la oriento. La granda V de Taŭro kun la brila stelo Aldebarano leviĝas oriente. Oriono leviĝas poste en la vespero kaj Ĝemeloj sekvas. Kelkajn horojn antaŭ matena krepusko, vi trovos Leonon leviĝante kun Saturno sub ĝi. La Bovisto kun brila Arkturo venas sekve. Kaj dum sunleviĝo baldaŭiĝas, vi vidos rideton de steloj kiuj estas Boreala Krono.