|
Listigu eventojn laŭ: |
Monato: |
Objekto: |
Speco de Evento: |
|
Astronomiaj Eventoj de Marto 2009 La monato komenciĝas kun klasika konjunkcio de Venuso kaj la luno ĉe sunsubiro. Rigardo per teleskopo montras al vi ke Venuso estas maldika arko, kiel la la luno. Venuso estos en konjunkcio (kun la suno) je la 25a, do la venonta Venusa-Luna konjunkcio ne videblos. Dum Venuso falas en la okcidento, vidu Saturnon al la oriento. La ringoj taŭgas vian atenton dum Saturno iras al surflanka vido por ni poste en la jaro. Tiu ĉi estas bonega monato por rigardi Saturnon. Ĝi superas tutnokte. Opozicio okazas je la 8a. Merkuro, Mrso, kaj Jupitero kunsidas en la matena ĉielo je la komenco de Marto. Tio pli malfacilas vidi en la matena krepusko se vi estas en la norda hemisfero. La Mesaĝisto estas 0,6 gradojn sude el la Ruĝa Planedo je la 1a. Antaŭ la fino de la monato, Jupitero leviĝos antaŭ la aliaj. Eble vi ankoraŭ trovos Marson en la krepusko je la monatfino, tamen Merkuro iras al konjunkcio. La luno rapide pasas Jupiteron je la 22a kaj Marson je la 24a. Merkuro, Marso, Jupitero, kaj Urano estas en rekta movado ĉimonate. Tio signifas ke kontraŭ la stela fono ili iras orienten. Venuso komencas retroiran movadon je la 5a. Saturno estas en retroira movado tutmonate. Eble interesas vin ke Neptuno proksimas al la grupo menciite maljene kun Merkuro, Marso, kaj Jupitero. Neptuno kaj Marso estas en konjunkcio je la 8a. Ĉe sunsubiro ĉimonate, Siriuso en Granda Hundo estas apud la meridiano kun Oriono iome nordokcidente el ĝi kaj la V de la Hiadoj iome plu okcidente. Ĝemeloj altas en la okcidento kaj Leono leviĝas. Tiuj ĉi konstelacioj bonegas por la komencantoj en astronomio eklerni ĉar la steloj en ili brilas kaj siaj ŝablonoj facile rekonatas. La luno plenas je la 11a, samtage ĝi estas ĉe malsuprenira nodo. Tio signifas ke ĝi superas la ekvatoron kaj iras suden. En aliaj vortoj, ĝi estas a luna ekvinokso. La luno leviĝos rekte oriente kaj subiros rekte okcidente. Nur naŭ tagoj post tio, vi povas kompari ĝin al suna ekvinokso. Tamen, la suno iras norden. Tiuj kiujn interesas lunaj kaŝoj devus vidi la kaŝ-paĝo por la videbleco de la eventoj de Alciono je la 3a kaj 30a, Alnijato kaj Antareso je la 17a, kaj la Norda Pafarkstelo je la 19a. Amantoj de la bildstrio Peanuts: 14an Marton okazas 40a datreveno. Tiudate en 1969, Snoopy miris esti la unua biglo sur la luno. Liaj pensbalonoj enhavis je, "Mi venkis la Rusanojn. Mi venkis ĉiun. Mi venkis eĉ tiun stultan katon kiu loĝas najbare". Tio estis pli ol tri monatoj antaŭ la unua reala homa surlunigo. La aŭtoron de Peanuts, Charles M. Schulz, inspiris la luna misio denove post ĝi okazis. La titolo de unu el liaj bildstriaj libroj estis La Biglo Surluniĝis (rimo kun "la aglo surluniĝis" en la angla). |