|
Listigu eventojn laŭ: |
Monato: |
Objekto: |
Speco de Evento: |
|
Januaro 2009 astronomio La observado de la planedoj ne ege interesas ĉimonate. Marso kaj Jupitero tro proksimas al la suno por vidiĝi. Merkuro estas ĉe perihelio ne longe post sia plej granda elongacio, do ĝi apenaŭ iras en la vesperan ĉielon antaŭ ĝi eliras. Via plej bona oportuno vidi ĝin estas je la 4a. Venuso estas ĉe sia plej alta je la 14a. La planedo komencas la monaton sub lunarko, transas Amforon dum la monato, kaj salutas la lunon ĉirkaŭ la fino de la monato. Saturno ankoraŭ estas sub la triangulo de Leono, leviĝante malfrue en la vespero. Se vi povas vidi Saturnon per teleskopo, ja faru tion kelkajn fojon ĉimonate. Nun, vi rimarkos ke la ringoj pli kaj pli facile vidiĝas. Ĝis Majo, la angulo de la vido pli grandiĝas. Post tiam, ĝi malkreskas ĝis la surflanka vido en Septembro. Tio estas vere ne vido iom ajn krom se vi havas bonan teleskopon kaj bonajn okulojn. Oriono kaj Ĝemeloj leviĝas oriente post sunsubiro. Siriuso sekvas ne longe post. Leono leviĝas malfruvespere. La Kvadrantida meteorpluvo devus maksimumiĝi ĉirkaŭ la 3a aŭ 4a. Tiu ĉi meteorpluvo havas "akran maksimumon". En aliaj vortoj, ĝi bezonas nur malmultajn horojn atingi la maksimumon kaj reiri al preskaŭ neniom prezentado. La gazeto Sky & Telescope prognozas maksimumon &265;e 12:50 je la 3a. La tera perihelio okazas je la 4a. Tero estos nur 147 miliono kilometrojn (91.4 miliono mejlojn) for de la suno. La luno estos en la Pliadoj kaj kaŝos Alcionon je la 7a. Tio videblos el tre nordaj partoj de Eŭropo kaj Azio. La luno kaŝas ankaŭ Alnijaton kaj Antareson je la 21a.
Ringforma suna eklipso okazos laŭ spuro sude el Afriko, en la Hindian Oceanon, kaj trans Malajzio. Aliloke, partoj de Afrikoj, Azio, kaj Aŭstralio vidos partajn fazojn. |