Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Feb 2010
  • Mar 2010
  • Apr 2010
  • Maj 2010

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj

  • Astronomiaj eventoj de Februaro 2009

    En la norda hemisfero, observado de la planedoj limiĝos plejparte al Venuso kaj Saturno. Venuso ankoraŭ brilas okcidente post sunsubiro. Saturno leviĝos kelkajn horojn poste. Venuso estas ĉe perihelio je la 14a. Tamen ĝia reiro en la sunlumo kaj la fruiĝantaj sunsubiroj faras malpli tempon dum kiu vidi nokte post nokte.

    La situacio pli bonos en la suda hemisfero por tiuj kiuj volas vidi Jupiteron, Marson, kaj Merkuron. Ili moviĝos ĉirkaŭ unu la aliaj en Kaprikorno en la matena ĉielo. Merkuro estas ĉe afelio je la 26a.

    Jupitero, Marso, and Merkuro frua 2009

    La luno pasas sude de Saturno je la 11a. Jupitero estas duongrado norde el Marso je la 17a. La luno estas gradon norde el Merkuro je la 22a kaj malpli ol gradon norde el Jupitero je la 23a, kaj 1,5 gradojn norde el Marso je la 23a. Kaj la lunarko sudas el Venuso je la 27a. Merkuro estas ĉe plej granda elongacio, 26 gradojn okcidente el la suno, la la 13a.

    La luno kaŝas Alcionon je la 4a, Alnijaton je la 17a, Antareson je la 17a, Pafarkstelon je la 20a. Bonvole vidu la paĝon pri kaŝoj por videblecaj mapoj.

    Duonombra luna eklipso okazas je la 9a ek 12:37 ĝis 16:40. Tiu ĉi ne estas la speco de eklipso kiu aspektas kvazaŭ bloko de la luno malaperis. Anstataŭ, la luno eniras la eksteran parton de la tera ombro. Sunlumo ankoraŭ atingos la lunon, tamen malpli ol kutime dum plenlumo. Se vi povus esti sur la luno dum la eklipso, la tero parte kaŝus la sunon.

    Duonombra luna eklipso de 9an Februaron 2009

    La duonombra eklipso videblos tute el la Arkto, la plejparto de Azio, Aŭstralio, la plejparto de la Pacifika Oceano, kaj nordokcidenta Ameriko. La luno leviĝos dum la eklipso por orienta Eŭropo kaj orienta Afriko. Ĝi subiros dum la evento por multo de Norda Ameriko. Jen vidibleca mapo.