Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Aŭg 2010
  • Sep 2010
  • Okt 2010
  • Nov 2010

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj

  • Vi vidos meteorojn dum ia stelplena nokto se vi rigardus cxielen kaj atendus suficxe longe. La Tero cxiam balaas rokojn kaj polvecojn kiuj brulas en la atmosfero. Meteoroj kiuj sxajne havas la saman originan punkton en la cxielo priskribigxas kune kiel meteorpluvo. La "dusxo" nomigxas laux la konstelacio el kiu gxi sxajnas veni.

    La plejparto da meteorpluvoj efektive venas el kometoj. Kiam Tero trairas kometan spuron, la atmosfero bruligas la polvon en gxi. Tamen la meteoroj ne aperas cxiuj samtempe. Ili aperas dum horoj, tagoj, aux semajnoj. Kiam astronomoj havas suficxan informon pri kometaj orbitoj de antaux multaj jaroj kaj jarcentoj, ili povas prognozi horon de maksimuma meteorpluvo. Plejparte, observantoj havas nur la maksimuman tagon. Nur kelkfoje ili eblas scii la maksimuman horon.

    Estas nun kaj estis pasinte pli meteor pluvoj ol tiuj kiuj aperas cxi tie. Kelkaj dusxoj havas tre malbrilajn kaj maloftajn meteorojn kaj nur observantoj kiuj deziras instigon interesigxas. Meteorpluvoj de tempe al tempe cxesas ekzisti cxar polvospuroj maldensigxas kaj drivas. Kaj estas "taglumaj" dusxoj observeblaj nur per radaro kaj dumtempaj disrompoj al elektronikaj komunikiloj.

    Meteorpluvoj en 2008

    La Drakidoj (8an-9an Oktobro) estas pluvo de malmultaj meteoroj--nur dek dum horo. Kaj ili malbrilas. Do la plej bona vidado en 2008 estos en la frua matena mallumeco post la ĝiba luno subiris. Kometo 21P/Giacobini-Zinner estas la gepatro.

    La Orionidoj (21an-22an Oktobro) devus atingi maksimumon ĉe la 4a horo je la 21a de Oktobro. Ili fariĝas kiam la tero frapas polvon el Kometo 1P/Halley. La meteoroj tre rapidas kaj havas maksimumon ĉirkaŭ 20 dum horo. Observantoj ofte raportas ke la meteoroj estas flavaj aŭ verdaj. La luno, preskaŭ ĉe fina duono, ĝenos la vidadon post noktomezo. Do la vespera vido plej bonos.

    La Taŭridoj (31an Oktobron) faris bonegan prezenton en 2005. Personoj trans Nord-Ameriko vidis brilajn bolidojn. Kelkaj diris ke ili pri brilis ol la plenluno. Kelkaj astronomoj plendis ke ili perdis sian noktopretan vidkapablon pro tio. La luno estos ĵus post nova por tiu ĉi pluvo en 2008, tamen se la bolidoj sufiĉe brilas denove, tio ne gravos. David ASHER de Armagh Observatorio en la Unuiĝinta Regno prognozas ke Tero pasos tra la polvospuro de Kometo 2P/Encke denove por la pluvo en 2008, tiel farante bonan prezenton.

    La Leonidoj (17an-18an Novembron) havos maksimumon je la 17a de Novembro ĉe 7 horoj. Tiu ĉi pluvo havis sian lastan maksimumon en 2001. Kometo 55P/Tempel-Tuttle faras ĝin. Ĉar 2008 ne estas kulmina jaro por la Leonidoj kaj ĉar la luno estas ĵus post pleneco, ne antaŭvidu bonegan prezenton ĉifoje.

    La Ĝemelidoj (13an-14an Decembron) estas tre kolorplena prezento. Blanka, flava, blua, ruĝa, kaj verda ofte raportiĝas. Tiu ĉi pluvo estas la sola laŭscie kiu okazas kiam la tero pasas tra polvospuro de asteroido anstataŭ kometo. La gepatro estas 3200 Phaethon. La vidado ne estos tre bona en 2008 pro la plenluno.

    Meteorpluvoj de 2009

    Kvadrantidoj - 3an Januaron La gazeto Sky & Telescope prognozas maksimuman horon de 12:50 je la 3a por tiu ĉi meteorpluvo. La spuroj de tiuj ĉi meteoroj originas el loko inter la Bovisto kaj Drako. Tiu regiono iame estis konstelacio Mura Kvadranto, do la nomo Kvadrantidoj. Estos ĝis 40 rapidaj, brilaj, bluaj meteoroj ĉiuhore. La punkto de origino superas en la matenaj horoj, do la unua duonlono subirintos. La gepatra kometo estas 2003 EH1.

    Aprilaj Liridoj - 22an Aprilon La ebla maksimuma horo estas la 13a. Tiuj ĉi meteoroj rapidas kaj brilas. Ili ofte postlasas spuroj kiuj forfadas dum multaj sekundoj. La novluno ne ĝenas la vidadon ĉijare. Tiuj ĉi meteoroj venas el Liro kiu estas matena konstelacio en Aprilo. La gepatra kometo estas C/Thatcher.

    Eta-Amforidoj - 7an Majon La preskaŭ plena luno difektas tiun ĉi en 2009. La ebla maksimuma horo estas 11a. Se vi volas peni iel, la origina konstelacio Amforo estas en la ĉielo dum la mateno. Tiu ĉi estas unu el du meteorpluvoj kiuj rilatas al Kometo 1P/Halley.

    Juniaj Liridoj - 15an Junion La ebla maksimuma horo estas 15a. Dua lunduono difektos la matenajn vidojn. Ĝis 10 meteoroj ĉiuhore videblos dum la maksimumo. Tiu ĉi duŝo vidiĝis kelkajn fojojn dum la 1960-oj kaj 1970-oj tamen apenaŭ parolindis ekde. La originanta konstelacio Liro videblas dum la plejparto da la nokto, do rigardu en la vespero por la plej bona vido. La fonto de tiu ĉi dusco ne sciatas.

    Delta-Amforidoj - 28an Julion Anticipu eble 20 meteorojn ĉiuhore dum la maksimumo. Ili emas esti flavaj. La ebla maksimuma horo ĉijara estas 16a. La meteoroj originas en Amforo kiu plejparte estas matena konstelacio ĉi tiam en la jaro. Do la unua lunduono subirinte dum la plej bona vida horo. La maksimumo larĝas sufiĉe ke vi povus vidi la meteorojn eble du horojn antaŭ kaj post la maksimumon. La gepatra ne sciatas.

    Kaprikornidoj - 30an Julion Tiuj ĉi meteoroj malrapidas, flavas, kaj maloftas. Tamen kelkfoje ili venas iel brilegaj bolidoj! Anticipu 15 meteorojn ĉiuhore je la maksimumo kiu povus esti ĉe 3a horojn ĉijare. La origina konstelacio enĉielas dum la plejparto da la nokto. A kreskanta unua lunduono ĝenas la vidon dum la vesperaj horoj.

    Perseidoj - 12an Aŭguston Vi povas vidi ĝis 60 meteorojn ĉihore. La ebla maksimumo ĉijare estas je la 22a horo. Ĝi estas ankoraus larĝa-maksimuma duŝo videblas eble du semajnoj antaŭ kaj post of maksimuma dato. Tiuj en la norda hemisfero povus ĝui ĝin tutnokte, pro la konstelacio Perseo proksimas al la norda ĉiela poluso. Bedaŭrinde, la ĵus-plena luno povus malfaciligi la vidadon. La gepatra kometo estas 109P/Swift-Tuttle.

    Drakidoj - 9an Oktobron La ebla maksimumo estas je la 17a horo. Tiuj meteoroj maloftas kaj malbrilas, kaj ĵus-plena luno difektas la vidon. La fonta kometo estas 21P/Giacobino-Zinner.

    Orionidoj - 22an Oktobron La maldika lunarko subiros dum la vespera duonlumo antaŭ ĝi povas difekti tiun ĉi. Ĝis 20 flavaj kaj verdaj meteoroj videblos ĉiuhore. Kelkaj povus esti brilaj bolidoj. La maksimumo estas eble 0a horo. Oriono estas malfrua vespera kaj matena konstelacio ĉi tiam en la jaro. La gepatra kometo estas 1P/Halley.

    Leonidoj - 17an Novembron La ebla maksimumo estas la 11a horo. Vi povus vidi centojn da Leonidoj ĉiuhore dum bonega maksimumo, tamen ne anticipu tion ĉijere. Kutime 33 jaroj pasas inter la maksimumoj kaj la malvenonta estis en 2001. Iel ajn, kio ajn okasas ĉijare, la luno novas por ĝi do la ĉielo mallumas tutnokte. Leono estas matena konstelacio, do la plej bonaj vidoj okazos post noktomezo. Kometo 55P/Tempel-Tuttle estas la gepatro.

    Ĝemelidoj - 14an Decembron Tiu ĉi estas multkolora duŝo. La plejparto estas blankaj. Sed ankaŭ verdajn, bluajn, ruĝajn, kaj flavajn vi vidos. Tiu ĉi estas la sola meteorpluvo kiu rilatas al asteroido, 3200 Phaethon. La ebla maksimumo okazas je la 2a horo. La maldika lunarko leviĝos en la matena duonlumo, do ĝi ne ĝenos vin multe. Kaj kiel bona ke Ĝemeloj superas tutnokte!