Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Aŭg 2010
  • Sep 2010
  • Okt 2010
  • Nov 2010

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj

  • Eklipsoj dum 2009

    Okazos ses eklipsoj dum 2009, kvar lunaj kaj du sunaj. Tri el la lunaj eklpisoj estos nur de la duonombra speco. Tiaj ne interesigas multajn personojn. Iome pli interesa estos parta luna eklipso kiam la jaro finiĝas. La sunaj eklipsoj ege pli interesas. Unu estos ringforma eklipso. Ĝi okazas kiam la luno tro malproksimas por tute kaŝi la sunon. Dum la mezo de la eklipso, la suno aperas kiel ringo anstataŭ disko. La alia suna eklipso estas la tuta speco kun la apero de la "nigra globuso" de famaj eklipsaj fotografoj.

    Ringforma suna eklipso - 26an Januaron 2009
    La luno kaŝas la vidon de 86% da la suna disko. Se vi estas en unu el la ĝustaj lokoj, la suna disko ĉirkaŭas la lunan diskon. Do, la suno aperos kiel brila ringo en la ĉielo. La ringforma fazo daŭros ĝis 7 minutojn, 54 sekundojn. Kiom longe dependas je la loko. Rekte rigardi tiun ĉi eklipson malbonegus! La parto de la suno el kiu venas ultraviola lumo ne tute kaŝatos. La eklipso sufiĉe malbrilos ne dolorigi viajn okulojn, tamen la ultraviolo ĉeestos. Uzu filtrojn faritajn specife por vidi la sunon. Aŭ uzu projekciilon.

    La ringforma spuro komenciĝas en la Suda Atlantika Oceano norde el Tristan da Cunha, iras sude el Sud-Afriko kaj norde el la Insulo de Reĝida Eduardo, kaj iras norden en la Hindian Oceanon. Ĝi ne transiras teron krom la Kokos Insulojn kaj Indonezion. Partaj fazoj videblas el la suda triono de Afriko, Madagaskaro, sudorienta Azio, la plejparto de Aŭstralio, kaj partoj de Antarktiko.

    Klaku tie ĉi por akiri mapon Merkatora de la maksimumaj horoj kaj magnitudoj de la eklipso
    Klaku tie ĉi por akiri mapon ortografian de la maksimujan horoj kaj magnitudoj de la eklipso

    Duonombra luna eklipso - 9an Februaron 2009
    La tero parte blokos la sunlumon kiu irantas lunen. La luno malbriliĝos iome kaj eble ruĝiĝos. La ruĝeco okazas parte pro sunlumo kiu iras tra la tera atmosfero. La kondiĉoj dum kiuj vi observadas kaj la nuboj en la atmosfero influas ĝin. Eble vi ne vidas sanĝon de koloro. Aŭ eble vi vidas ion tre imponan. La plej imponaj vidoj estas kie la luno leviĝas aŭ subiras dum la eklipso.

    Tiu ĉi eklipso videblas el la plejparto da Eŭropo, orienta Afriko, Azio, Pacifikaj insuloj, Aŭstralio, Alasko, tre nordokcidneta Kanado, kaj multo el la norda polusa regiono.

    Tiu ĉi eklipso okazas el 12:37 ĝis 16:40.

    Jen videbleca mapo por tiu ĉi eklipso

    Duonombra luna eklipso -- 7an Julion 2009
    Ĉion dirinte pri la eklipso de la 9a Februaron rilatas ankaŭ al tiu ĉi, krom kelkaj lokaj ŝanĝoj. Ĝi videblas el orientaj partoj de Azio, Aŭstralio, la Pacifika Oceano, la plejparto da la Amerikoj, kaj Antarktiko.

    Tiu ĉi eklipso okazas el 8:33 ĝis 10:44.

    Jen videbleca mapo por tiu ĉi eklipso

    Tuta suna eklipso - 22an Julion 2009
    La luno eklipsos la sunon tute dum 6 minutoj, 29 sekundoj en kelkaj lokoj. La spuro de tuteco transiros partojn de Hindio, Bangladeŝo, Nepalo, Butano, kaj Ĉinio, kaj plue en la Pacifikan Oceanon. Bombajo estos iome sude el la spuro de tuteco. Tamen, Varanasi, Patna, Thimphu, Saidpur, Ĉonking, Hangzu, kaj Ŝanhajo estos en la spuro. Kelkaj insuloj en la spuro estos Jaku-ŝima, Iwo Jima, kelkaj el la Marŝal Insuloj, kaj kelkaj insuloj de Kiribati. Partoj fazoj videblos el la plejparto de Azio, Malajzio, kaj aliaj partoj de la Pacifika Oceano (inkluzive Havajo).

    Nur dum la tuta fazo vi povos sendanĝere rekte rigardi la eklipson. Antaŭ kaj post tuteco kaj ĉiam ekster la spuro de tuteco, vi bezonos gardilojn por viaj okuloj. Uzu filtrojn kiuj fariĝis specife por observi la sunon. Aŭ uzu ian ilon kiu projekcias imaĝon de la suno.

    Jen Merkatora mapo de videbleco por tiu ĉi eklipso.
    Jen ortografia mapo de videbleco por tiu ĉi eklipso.

    Duonombra luna eklipso - 5an-6an Aŭguston 2009
    La klarigo de la eklipso 9an Februaron 2009 sufiĉas por tiu ĉi eklipso krom la lokoj. Tiu ĉi videblas en orienta Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, la Atlantika Oceano, Eŭropo, Afriko, la Hindia Oceano, kaj Antarktiko.

    La eklipso okazas el 23:01 je la 5a ĝis 2:17 je la 6a.

    Jen videbleca mapo por tiu ĉi eklipso.

    Parta luna eklipso - 31an Decembron 2009
    Parta luna eklipso okazas kiam la luno iras parte en la centran ombron de Tero. Por tiu ĉi eklipso, nur tre malgranda parto de la luno eniras la ombran konuson. Eble vi pensas pri la disko de la luno kiel kuketo kun mordeto forigita en la suda parto. La parta fazo daŭras dum horo kaj du minutoj. La eklipso videblas el la tre nordaj rangoj de Nord-Ameriko, Eŭropo, Afriko, Azio, kaj la plejparto da Aŭstralio.

    La duonombra fazo komenciĝas je 17:15 kaj finiĝas je 21:30. La ombra fazo okazas el 18:52 ĝis 19:54.

    Jen videbleca mapo por tiu ĉi eklipso.